Logos Multilingual Portal

Select Language



[ No Biography for this Author ]

pesimisto estas tiu, kiu elektante inter du malbonoj elektas ambaŭ
aferoj pri kiuj oni ne havas intereson estas la nuraj pri kiuj oni povas doni veran sentendencan opinion, kio estas sendube la kaŭzo pro kiu sentendenca opinio estas ĉiam senvalora
amo ne estas blinda, ĝi estas presbiopa: la pruvo staras en la fakto, ke ĝi ekvidas la difektojn proporcie, kiel ili foriras
ĉi tia suspenso estas terura. Mi esperas ke ĝi daŭros
ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio ĉagrenas ilin pli.
ĉiam, kiam la milito estos konsiderata kiel fatala, ĝi konservos sian fascinon. Kiam ĝi estos konsiderata kiel vulgara, ĉesos ĝia populareco
cigaredo estas la perfekta tipo de perfekta plezuro. Ĝi estas franda kaj ĝi lasas onin nesatigitan. Kion plie oni povas deziri?
ĉiufoje kiam homoj pravigas min, mi havas la impreson ke mi malpravas
cxio estas dangxera. Sed se ne estus tiel, ne valorus vivi
devo estas tio, kion ni atendas ke la aliaj faru
egoismo ne estas vivi kiel ni ŝatas, sed postuli ke la aliaj vivu kiel ni ŝatas
en la problemoj de pleja graveco, esencas la stilo, ne ja la sincereco
en tiu mondo ekzistas nur du tragedioj : unua estas ne atingi tion kion oni deziras, la alia estas atingi ĝin
estas absolute monstra la maniero per kiu personoj nuntempe diradas pri ni, malantaŭ niaj ŝultroj, aferojn absolute verajn
estas iom tragike ke, apenaŭ homo inventis maŝinon por fari lian laboron, li komencis malsati
estas nur unu afero en la mondo pli malbona ol paroligi pri si, tio estas ne paroligi pri si
havi bonan edukadon nuntempe estas grava malavantaĝo, ĉar ĝi eksigas vin de multaj aferoj
homo estas racia besto, kiu ĉiam frenezumas kiam postulita agi laŭ la diktado de la racio
homoj estas dividataj en du grupoj: la justaj kaj la maljustaj. La disdividon faras la justaj
iafoje ni povas pasigi jarojn travivantaj neniom, kaj subite nia plena vivo koncentriĝas dum nura momento
instruado estas afero admirinda, sed oportunas memori de tempo al tempo ke nenio koninda povas esti instruata
iu ajn povas simpatii suferojn de amiko, sed necesas tre delikata naturo por simpatii liajn sukcesojn
kial uzi grandajn vortojn? Ili signifas tiom malmulte
kiu, amite, estas malriĉa?
kutime mi diras c\'iam kion mi pensas; sed nun tio estas grava eraro, c\'ar oni riskas esti miskomprenata
la grandaj eventoj de la mondo okazas en la cerbo
la laboro estas la rifug\'ejo por tiu kiu havas nenion pli bonan por fari
la popolaj klasoj havas neniun alian mision ol doni la bonan ekzemplon
la publiko havas nesatigeblan scivolon por koni ĉion, krom kio estas koninda
la sekreto de feliĉo estas cedi al tentoj
mi amas paroli. Ofte mi alparolas min mem por la plezuro au\'di min paroli. kelkfoje mi estas tiom sprita ke ecx mi mem ne kapablas kompreni kion mi diras
mi havas simplajn gustojn. Mi ĉiam kontentiĝas per la plej bona
mi ne estas sufiĉe juna por scii ĉion
mi ne kredas je mirakloj. Mi vidis tro da ili.
mi plezuriĝas per pli-ol-sepdekuloj, ili ĉiam ofertas dumvivan dediĉon
mi povas toleri brutan forton sed bruta racio estas tute netolerebla
mi ŝategas politikajn partiojn: ili estas la nura loko, kiu restas al ni, kie la homoj ne parolas pri politiko
multaj estas la aĵoj, kiujn ni forĵetus, se ne estus la timo ke iu alia povus preni ilin
neniam ekspliku. Viaj amikoj ne bezonas tion kaj viaj malamikoj ne kredos vin ĉiumaniere
nenio en la mondo estas kiel la devoteco de edzino. Pri tio neniu edzo konas
ni devas esti modestaj kaj samtempe memori ke aliaj estas malsuperaj al ni
ni havas vere ĉion kune kun Usono, krom la lingvo evidente
nuntempe gejunuloj supozas, ke mono estas ĉio kaj, kiam ili maljuniĝas, ili scias tion
oni devus ĉiam esti amanta. Pro tiu kialo oni devus neniam geedziĝi
oni devus ĉiam ludi juste kiam oni tenas la gajnajn kartojn
onia reala vivo ofte estas la vivo, kiun oni ne regas
precize ĉar la homaro ne sciis kien ĝi eniris, ĝi trafis trovi sian vojon
publikopinio... klopodo organizi la nescion de komunumo kaj ĝin levi al digno de fizika forto
se vi volas scii kion vere intencas diri virino, rigardu ŝin, ne aŭskultu ŝin
sperto estas simple la nomo, kiun ni donas al niaj eraroj
sufiĉas plibonigi iun por detrui lin
virinoj estimas nin pro niaj mankoj. Se sufiĉe da tiuj ni havas, ili pardonas al ni ĉion, eĉ nian gigantan inteligentecon